Parallax Image Parallax Image

Mark Fettes.
Ne estas fido nur

Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019

Elŝutu senpage (2,1 MB) Donacu por subteni la projekton*

Pri la projekto

*Se vi volas helpi al la projekto, vi povas uzi la supran butonon. Vi ankaŭ povas ĝiri el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron al IMPT-M (Eldonejo "Impeto") kun indiko de la sumo kaj noto "Donaco por "Ne estas fido nur"" (bv. kopii la mesaĝon ankaŭ al impeto@impeto.ru). Ankaŭ ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi informon pri ili en ĉi tiu paĝo.

PDF-versio de la libro "Ne estas fido nur" estas tute libere kaj senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia papera versio. Post iom da tempo vi povos trovi ĝin en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, i.a. en la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Sekvu informojn pri tio en tiu ĉi paĝo kaj la aliaj informkanaloj.


Videaĵo pri la libro

Pri la libro

Mark Fettes
Ne estas fido nur
Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019

Provlegis José Antonio Vergara
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova

Moskvo, Impeto, 2020. — 190 p.
ISBN 978-5-7161-0309-2

Mark Fettes (n. 1961 en Usono) estas longtempa aktivulo en la Esperanto-movado, precipe en UEA, kie li rolis i.a. kiel redaktoro de la revuo Esperanto (1986–1992), estrarano (1992–1998) kaj Prezidanto (2013–2019). De post 2002 li estas profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado, kie liaj esploroj rilatas al la aktivigo de la fantazio kaj kreemo de infanoj kaj instruistoj, la interproksimiĝo de lernejoj kaj la loka naturo, kaj la valorigo de indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj.