Mark Fettes.
Ne estas fido nur
Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019
Elŝutu senpage (2,1 MB) Donacu por subteni la projekton*Pri la projekto
*Se vi volas helpi al la
projekto, vi povas uzi la supran
butonon.
Vi ankaŭ povas ĝiri el via
UEA-konto, kontaktante
financoj@co.uea.org kaj
petante
ĝiron al IMPT-M (Eldonejo
"Impeto") kun indiko de la sumo kaj
noto "Donaco por "Ne estas fido
nur"" (bv. kopii la mesaĝon
ankaŭ al impeto@impeto.ru). Ankaŭ ekzistas aliaj
pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi
informon pri ili en ĉi tiu paĝo.
PDF-versio de la libro "Ne estas
fido nur" estas tute libere kaj
senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia
papera versio. Post iom da tempo vi
povos trovi ĝin en la internaciaj
kaj landaj Esperanto-libroservoj,
i.a. en la Libroservo de la
Universala Esperanto-Asocio (UEA). Sekvu
informojn pri tio en tiu ĉi paĝo
kaj la aliaj informkanaloj.
Pri la libro
Mark Fettes
Ne estas fido nur
Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019
Provlegis José Antonio Vergara
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova
Moskvo, Impeto, 2020. — 190 p.
ISBN 978-5-7161-0309-2
Mark Fettes (n. 1961 en Usono) estas longtempa aktivulo en la Esperanto-movado, precipe en UEA, kie li rolis i.a. kiel redaktoro de la revuo Esperanto (1986–1992), estrarano (1992–1998) kaj Prezidanto (2013–2019). De post 2002 li estas profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado, kie liaj esploroj rilatas al la aktivigo de la fantazio kaj kreemo de infanoj kaj instruistoj, la interproksimiĝo de lernejoj kaj la loka naturo, kaj la valorigo de indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj.